PIV 2026 · Artikolo 13227

rebuso

Litero R

rebuso
1 ludo, en kiu la vortoj de frazo estas prezentitaj sub formo de desegnitaj objektoj, kies nomoj sonas same kiel la divenotaj vortoj aŭ ties silaboj (ekz. oni kunmetas bildojn de maro kaj ŝuo por elvoki la vorton marŝu). ➞ ŝarado.
2 (figurasence) malklara nefacile komprenebla afero. ➞ enigmo.