PIV 2026 · Artikolo 2487

★ci

Litero C★ Fundamenta

★ ci pronomo (malofte) referenco de la parolanto al la parolato; vi singulara: lunde ci ricevos nian filinon! Z ci kanajlo, kion ci faras, bastardino, ci meritas plejfortan batpunon por memori! VVi
1 La pronomo ci ne ekzistis en la komenca tempo. Zamenhof ĝin poste aldonis por uzo en tradukado, kiam la origina teksto havas singularan pronomon. En normala parolado kaj skribado oni normale uzas ĉiam nur vi, singulare aŭ plurale, formale aŭ amikece. Por esprimi nuancojn de intimeco, amikeco k.s., oni uzu aliajn rimedojn. Ankaŭ en tradukoj estas pli bone serĉi aliajn rimedojn por esprimi tiajn nuancojn.
cia de ci: cian animon donu al Dio, kaj la monon al mi! JHa
ciumi tr alparoli per ci aŭ per analoga pronomo en alia lingvo: mi ciumas Sarko-n, kiu cetere ciumas ĉiujn MD Sin. cidiri.