PIV 2026 · Artikolo 16587

★vi

Litero V★ Fundamenta

★ vi pronomo referenco de la parolanto al la alparolato aŭ alparolatoj: mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon FE venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo FE sinjoro, vi estas neĝentila FE sinjoroj, vi estas neĝentilaj FE ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? Z vi ĉiuj estas tro fieraj Z ➞ ci.
via de vi: amu Antonon, sed gardu vian monon Z mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian FE knaboj, atentu vian lecionon ➞ vidiri.