← Reen al D

PIV 2020 · 3334

★dolĉ/a

dolĉ/a
Agrable impresanta la guston kiel sukero aŭ mielo: dolĉa pomo Z, kuko Z; dolĉa kuirita vino Z; dolĉa glaciigita frandaĵo Z; (f) sukerdolĉa frateto! Z; akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj X; dolĉe ŝmiri al iu la lipojn Z (multon promesi).
Agrable impresanta la aliajn sensojn: dolĉa melodio B, voĉo G, bonodoro Z, fantazio Z; dolĉa veluro; lia parolo fluis dolĉe k agrable Z. ĉarma, delikata, facila, plaĉa.
Agrable impresanta la koron, la sentojn: dolĉa vizaĝo, mieno Z, parolo Z, sonĝo Z; pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru Z; la dolĉa ora tempo Z; dolĉa utopio Z; paroli dolĉe en la orelon Z. karesa, milda, miela, tenera.
(pp akvo) Sensala.
(pp vino) Tia, ke ĝia sukerenhavo estas relative alta. seka 7.
dolĉaĵo. Io dolĉa: sukeraĵoj k dolĉaĵoj; flustri dolĉaĵojn al koketulino; la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo X. frandaĵo.
dolĉeco. Eco de tio, kio estas dolĉa: li estis homo de senlima dolĉeco; kia balzama dolĉeco iras el vi renkonte al la malfeliĉa ekzilito! Z.
dolĉega. Ege dolĉa. delica, rava.
dolĉigi. Fari ion aŭ iun dolĉa: dolĉigi teon B; dolĉigi ies sorton; dolĉigilo povas anstataŭi sukeron.
duondolĉa (pp vino) Tia, ke ĝia sukerenhavo superas la duonsekecon. duonseka, milda 3.
maldolĉa
Impresanta malagrable la guston, kiel aloo, galo aŭ genciano: maldolĉa pomo; maldolĉa kiel absinto Z; maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango Z; ili ne povis trinki la akvon, ĉar ĝi estis maldolĉa X. acida, akra, vermuto. Sin. amara.
Malagrable impresanta la koron: torento da maldolĉaj larmoj Z; maldolĉa estas ebriigaĵo por siaj trinkantoj X; maldolĉa sento de neplenumita espero Z; pardonu pri la maldolĉa tono de mia letero Z; estas tre maldolĉe al mi pro vi Z.
maldolĉaĵo. Io maldolĉa.
maldolĉeco. Eco de io maldolĉa: alproksimiĝas la maldolĉeco de la morto X.
maldolĉigi. Fari ion, iun maldolĉa: ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro X.