PIV 2020 · 4781
★frand/i
★frand/i (tr) Manĝi (ion delikatan) ne pro malsato, sed nur pro plezuro: la infanoj frandis peceton de torto B; ŝi ĉiam frandas bombonojn aŭ ĉokoladajn trufetojn; la vermoj frandu lin! Z; (f) la tiutempaj Helenoj frandis la pirataĵojn. ☞ drinki, ĝui, delektiĝi.
franda (io)
1 Delikate loganta la guston.
2 (f) Tre alloga: la promeso de tiel franda titolo logis multajn Z.
frandado. Ago de frandanto.
★frandaĵo. Delikataĵo, kiu logas la guston: glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo Z; li liverados frandaĵojn al reĝoj X; kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, senfortiĝas nun pro malsato X; salitaj frandaĵoj (ĉipsoj, salitaj ternuksoj, krakenoj ks). ☞ lekaĵo.
frandema. Havanta inklinon al delikataj bongustaĵoj: bona kuiristo devas esti frandema; dika, frandema parokestro.