PIV 2020 · 2928
delic/o
delic/o. Delikata ĝuo (gastronomia, amora k.a.): meze de tiu delico […] ekgrincis ŝlosilo en la seruro U.
Kapuaj delicoj. Senfortigaj ĝuoj (la delicoj, kiujn ĝuis la armeo de Hanibalo dum vintra militpaŭzo en Kapuo).
delica. Haviganta delicon.