← Reen al P

PIV · 12320

★plaĉ/i

plaĉ/i (ntr)
(iu) Veki en iu senton de plezuro k simpatian inklinon: ŝi plaĉis al mi tuj Z; al mi pli plaĉas la junuloj! Z; ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu Z; kiu flatas al ĉiu plaĉas al neniu Z; la filino de Herodias dancis k plaĉis al Herodo N; eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas Z; al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu Z; virino, kiu volas plaĉi nur al sia edzo Z.
(io) Estigi en iu senton de kontenteco aŭ aprobadon: tre plaĉas al mi la blueta fumo de l’ cigaro Z; mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam ĝi ne tre plaĉis al mi Z; al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto Z; al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo Z; kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas Z; se plaĉos al vi doni al mi respondon Z; al mia reĝa koro vere plaĉis, ke tiel amas min la modestuloj K; ne plaĉos al li, se vi tion faros; ne plaĉus al ŝi, se mi rifuzus; (ironie) tio al mi plaĉas, ke ili volas ke oni vivu nur por ili! Z; (sensubjekte) kiel plaĉas al vi! B; tre plaĉas al mi ĉi tie.
plaĉa. Tia, ke li, ŝi, ĝi plaĉas: plaĉa vizaĝo, junulo; plaĉa akcepto, spektaklo, pejzaĝo; (ironie) jen plaĉa rezonmaniero!. agrabla, ĉarma, alloga.
plaĉo. Allogeco de tio, kio kontentigas ies deziron aŭ guston: li akiris plaĉon en la okuloj de la reĝo; la korvo, por akiri plaĉon per sia voĉo, grakis vante K; per forto plaĉo ne venas Z; faru laŭ via plaĉo Z; trovi plaĉon ie, en io; renkonti plaĉon ie, en io; renkonti plaĉon ĉe la legantoj. favoro.
plaĉema, plaĉivola Z. Deziranta, penanta plaĉi. afabla, galanta, koketa.
laŭplaĉe. Konforme al sia deziro, kaprico, emo: la ĉeval’ laŭplaĉe kuradis en la kampo K; oni povas uzi laŭplaĉe «monarĥo» aŭ «monarko».
malplaĉi
(iu) Kaŭzi al iu ĉagrenon, veki en iu malsimpation: evitu ligi la Esperantismon kun ia ideo, ĉar […] ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon Z.
(io) Estigi en iu mallogon, abomeneton: malplaĉas nenio, se taksas pasio Z; al la granda publiko malplaĉas la tro sciencaj artikoloj; malplaĉas al mi, ke li tiel diboĉas.
malplaĉa. Tia, ke li, ŝi aŭ ĝi malplaĉas: malplaĉa memkontentulo; la tasko ne estas malplaĉa al mi.
malplaĉo. Ago de iu, io malplaĉanta: tio kaŭzis al la reĝo grandan malplaĉon. malfavoro.
dioplaĉa. Tia, kia estas laŭ la ordonoj de Dio: modelo de dioplaĉa vivado estis la tiea rabeno Z.
fotoplaĉa. Faranta belan efekton en fotografio.