PIV 2020 · 171
★afabl/a
★afabl/a
1 (iu) Kondutanta plaĉivole kun agrablaj vortoj k komplezo: esti afabla al, kontraŭ iu; apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla Z; ĉu vi ne volas esti tiel afabla k traduki por mi la tekston? Z; mi afable petis lin, ke li sidiĝu B; la firmo afable proponis al mi, ke […] Z. ☞ ĝentila, galanta.
2 (io) Plaĉa pro la montrata bonvolemo aŭ komplezo: afabla informo Z, invito Z; afabla vorto pli atingas ol forto Z; nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo Z; grafo per ridet’ afabla ŝajne dankis por tiom da laŭdo G; afablaspekta domo Z.
3 💻 Facile uzebla por nesperta uzanto: afabla programo.
afablaĵo. Io, per kiu oni montras sin afabla.
afableco. Eco de iu afabla: dankon pro la speciala afableco, kiun ili montris al mi per sia por ni tre kara memoraĵa donaco Z; havu la afablecon skribi […] Z.
★malafabla. Montranta aŭ esprimanta malbonvolon, malfavoran humoron: malafabla akcepto; malafable rigardi Z. ☞ acida, grumblema.