abdomen/o 1 ANAT ĉe vertebrulo korpoparto inter la
torako kaj la
pelvo, entenanta la intestojn kaj diversajn viscerojn envolvitajn de la
peritoneo.
➞ ventro.
2 ZOOL ĉe diversaj senvertebruloj, ekz. insektoj la malantaŭa parto de la korpo.
➞ torako.
antaŭabdomeno antaŭa parto de duparta abdomeno,
ekz. ĉe
skorpio.
postabdomeno antaŭa parto de duparta abdomeno.