PIV · 14407
★skorpi/o
★skorpi/o
1 ♉ (kn) Artropodo el la klaso de araneoidoj, kun cefalotorako portanta paron da fortaj pinĉiloj k 4 parojn da movaj membroj, k kun duparta abdomeno, antaŭ- k post-abdomeno, ĉi-lasta sessegmenta k finiĝanta per venena pikilo; skorpio naskas vivajn idojn k loĝas en varmaj landoj: jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj k skorpioj N.
2 ב Skurĝo kun feraj hoketoj: mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj X.
Skorpio
1 🔭 Aŭstrala konstelacio (Scorpius), entenanta Antareson.
2 La oka signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 24a de Okt. ĝis la 23a de Nov..
skorpiuloj ♉ Ordo (Scorpionidea) de araneoidoj, ampleksantaj la skorpiojn, el kiuj kelkaj estas danĝere venenaj.
pseŭdoskorpiuloj ♉ Ordo (Pseudoscorpiones) de araneoidoj, similaj al malgrandaj skorpioj sen postabdomeno; ili vivas inter muskoj, folioj, aŭ eĉ paperoj en domoj k estas sendanĝeraj.
akvoskorpio. Nepao.
marskorpioj 💀 Subklaso (Eurypterida) de fosiliaj ĥeliceruloj, ĝis 3 m longaj, kiuj vivis en akvo dum paleozoiko.