PIV · 3418
driv⁹i
driv9i (ntr) ⚓ Flosi laŭ la puŝo de fluo aŭ de vento, deviante el la difinita vojo: ŝipo drivas pro maŝindifekto, senmastiĝo, averio de la direktilo ktp.
drivo, drivado
1 ⚓ Deflankiĝo de difinita vojo pro neeblo de stirado. ➞ drivangulo, drivtabulo.
2 ✈ Moviĝo en horizontala ebeno, pro la influo de aerfluo.
3 ☼ Horizontala moviĝo de suspensiaj partikloj aŭ de vivuloj (planktono), puŝataj de akvofluo.
kontinenta drivo ⊕ (ark.) Teorio pri la relativa moviĝo de la kontinentaj masoj dum la geologiaj tempoj. ☞ plattektonismo.