PIV · 15451
tekton/o
② tekton/o ⊕ Interndevena deformiĝo (faŭltiĝo, diaklaziĝo, faltiĝo k.a.) de la terenoj post ilia estiĝo.
tektona. Rilata al tektono.
tektonismo. Tuto de la tektonaj procezoj, orogenezo, epirogenezo k riftiĝo.
tektoniko ⊕ Scienco pri la tektonoj.
tektonika. Rilata al tiu scienco: tektonika mapo.
plattektonismo. Teorio (tre verŝajna), laŭ kiu la supra tavolego de Tero (litosfero) konsistas el platoj (kontinentaj k oceanaj), kiuj povas horizontale moviĝi sur la astenosfero.