PIV 2026 · Artikolo 15450
1tektono
1 tektono
1 BOTA granda arbo el sudorienta Azio, kun parfumaj floroj en grapoloj; iuj estas kulturataj por sia ligno. genro Tectona ➞ lamiaco.
2 KOMU ligno de granda tektono.
granda tektono speco de tektono 1, ĝis 50 m alta arbo kun grandaj ovalaj folioj malsupraflanke blankafeltaj; la ligno estas aroma, malmola, neputrema kaj tre utiligata por konstruado de ŝipoj, vagonoj, pordoj, fenestroj kaj mebloj. specio Tectona grandis