← Reen al N

PIV · 10810

narkot⁴i

narkot4i (tr) Meti en staton de ĝenerala anestezo, t.e. de artefarita dormo kun malpliiĝo de unu aŭ pluraj funkciaj aktivecoj.
narkota. Estiganta tian dormon: narkota substanco; (f k ironie) narkota legaĵo.
narkotaĵo Z. Substanco narkota: kloroformo estas narkotaĵo; polica brigado de la narkotaĵoj; la nigra merkato de narkotaĵoj.
narkoteco. Narkozo.
narkotiĝo. Submetiĝo al tia dormo.
narkotino = noskapino.
narkotismo Tuto de la perturboj, kaŭzitaj de troa aŭ tro longa uzado de narkotaĵoj.
narkotisto. Homo, trafita de narkotismo.