PIV 2026 · Artikolo 516

aliteracio

Litero A

aliteracio BELE sonfiguro konsistanta en la efekta ripeto de iu sama konsonanto en la komenco de la akcenta silabo de kelkaj vortoj, en iu verso aŭ frazo, ekz. luktu firme, forte, fajre! aŭ vibras vok’ en vaga vento: la aliteracio estis esenca parto de la praĝermanaj versoj kunefikas asonancoj, aliteracioj, kaj nepre atentindaj titoloj, kiel de pentraĵo JCa ➞ agordo, asonanco.
aliteracii ntr vorto prezenti aliteracion kun alia vorto.