PIV · 3775
★elokvent/a
★elokvent/a
1 (iu) Posedanta la talenton facile, konvinke k bele paroladi: mi ne estas elokventa, ĉar mi havas nelertan langon X; elokventa oratoro, advokato, propagandisto.
2 (io) Belforma k konvinka: elokventa parolado, stilo; (f) elokventa rigardo Z.
elokvente. En elokventa maniero: paroli multe k abunde ne signifas paroli elokvente; per siaj gestoj, la infano elokvente esprimas sian deziron.
elokventi (ntr) Esti elokventa: sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti Z.
elokvento, elokventeco. Natura talento paroli bele k trafe: per mono eĉ silento fariĝas elokvento Z; la elokventeco naskiĝis antaŭ la reguloj de la retoriko; la tro konstanta elokventeco, diris Paskalo, enuigas; benata estu via elokventeco! X. ☞ retoriko, parolarto.