PIV · 8208
★koncern/i
★koncern/i (tr) (io) Havi specialan rilaton kun iu aŭ io, aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion: tio ne koncernas vin (➞ nazo); ŝi rigardis flanken per malŝata rigardo, kiu koncernis kelkajn mokemajn junajn virinojn Z; lia tuta parolado koncernis nur aferojn agrikulturajn Z; la uzado de la akuzativo koncernas la sintakson B; kio min koncernas, mi ŝajnigos […] Z; ni silentas, ĉar ni ne sentas nin koncernataj (trafitaj); leĝo koncernanta la teatrojn; la regnoj ne koncernataj en la konflikto; la koncernata objekto (priparolata).
koncerna
1 Tia, ke ĝi rilatas ĝuste la priparolitan, pritraktitan, aluditan temon aŭ aferon: ŝi mendis 30 ekzemplerojn, por eltranĉi la koncernan pecon Z; la bela landa scenejo, kie okazos la koncerna solenaĵo, certe venigos multajn samideanojn.
2 Tiucela, konvena: nia komitato, interkonsente kun la koncernaj societoj, intervenis en 21 kongresoj; klerigan laboron oni povis komenci nur, kiam jam estis koncerna literaturo; la koncernaj organizoj de nia movado provu fari la unuajn paŝojn; geedziĝo registrata en koncerna institucio.
3 (evi) = responda, respektiva.
koncerne. Rilate al; se konsideri: ĝi koncerne sian aĝon estas nur infano Z; koncerne la reĝan dekreton X; pasis mia kolero koncerne ilin X; la estimo de sinjoro A. koncerne la patrinon Z; ili sidis, plenkreskuloj k tamen infanoj koncerne sian koron Z. ☞ pri.
koncernato. La koncernata persono.