PIV 2026 · Artikolo 8207
koncepto
koncepto FILO abstrakta kaj ĝenerala ideo: la koncepto pri tempo la koncepto pri spaco en la animo de l’ princo, aperis malklara, sed potenca koncepto pri la ŝtato B ➞ nocio.
koncepti tr formi koncepton pri io:nur tion oni povas esprimi klare, kion oni klare konceptas ni povas koncepti ne nur la originon de la lingvo, sed ankaŭ ĝian necesan disrompiĝon ILa la eŭropa maniero koncepti la gefilojn de samaj gepatroj estas laŭseksa