PIV · 16639
★vintr/o
★vintr/o
1 La sezono de la jaro, dum kiu la vetero estas malvarma k la vegetaĵoj dormas: la vintro, kiu sekvis estis tre akra Z; post la vintro venas la printempo, post malbonaj tempoj venas bonaj Z; kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro Z.
2 En tropikaj landoj, la sezono de la pluvoj.
vintra
1 Rilata al la vintro: en la longaj vintraj vesperoj Z; floraĵoj similaj al vintra neĝo Z.
2 (f) Malvarma kiel vintro: li akceptis nin kun vintra rideto.
vintre. En la vintro: marmoto dormas vintre; tie ĉi (en Siberio) eĉ la korvoj forflugas vintre B.
vintri (ntr) Pasigi la vintron: la rabobirdoj loĝos super ĝi en somero, k ĉiaj bestoj de la tero super ĝi vintros X; sperti vintradon en Gronlando.
travintri (ntr)
1 Vintri.
2 Plu vegetadi dum la vintro: funga sporo, adaptita por travintrado.