PIV · 14531
★somer/o
★somer/o. La sezono de la jaro, dum kies varma tempo floradas la plantoj k rikoltiĝas greno: ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos Z; kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa X; en somero Z; en la somero Z; malfrua somero; somero de Sankta Marteno (periodo belvetera, okazanta ĉ. la 11a de Nov. en la N hemisfero).
somera. Rilata al somero: somera temperaturo.
somere. En, dum somero.
somerumi, trasomerumi (ntr)
1 Pasigi ferie la someron en agrabla loko.
2 (pp gregoj) Pasigi la someran tempon en altaj herbejoj.