← Reen al G

PIV · 5401

★granat/o

granat/o 🍁 Frukto de granatujo; bero pomgranda, kun ledeca ŝelo, enhavanta multajn manĝeblajn, purpuretajn semojn, uzatajn por farado de granatsiropo: kiel peco de granato viaj vangoj aspektas X; la granataj floroj Z; mi trinkigos al vi la spicitan vinon k la granatsukon X.
granatujo, granatarbo Z 🍁 Fruktarbusto (granatpuniko), kultivata por granatoj k medicine uzata.  grenato.