PIV · 10795
★nap/o
★nap/o
1 🍁 Sp. de brasiko (Brassica napus), tre parenca al la legoma brasiko k rapo-brasiko, unu- aŭ du-jara, herbo multe kultivata por tubera radiko, furaĝo aŭ oleoriĉaj semoj.
2 (evi) = rapo 2, pli speciale ĝia radiko.
brasiknapo 🍁 🌾 (kn) Kf. de napo 1 (B. napus gr. Napobrassica) kun dika radiko, uzata kiel furaĝo aŭ kiel legomo.
folinapo 🍁 🌾 (kn) Kf. de napo 1 (B. napus gr. pabularia), kultivata por furaĝo.