PIV 2026 · Artikolo 13249

redunda

Litero R

redunda
1 nenecesa; pli ol oni bezonas: redundaj neologismoj OE
2 TEKN duoblaĵo aldonita por sekurigi kontraŭ perdiĝo, misfunkcio k.s.
➞ aldona, kroma, superflua; balasto.
redundo
1 KOMU tiu parto de komunikaĵo, kiu povus esti forlasita sen perdo de la esenco de la informo.
2 LING gramatika formo, kiu ripetas ion jam esprimitan per alia gramatika formo (ekz. en Esperanto la akordo de adjektivo kun substantivo, aŭ la pluraligo de substantivo post numeralo ekde 2): la redundoj estas grava rimedo certigi la klarecon de la parolo
3 TELE KOMP uzo de pli da datumoj ol necese por transdoni iun informon, por tiel malpliigi la riskon de eraro en komunikado aŭ komputado. ➞ kontrolbito, pleonasmo.
4 TEKN enesto de pluraj ekzempleroj de parto en elektronika aŭ meĥanika ekipaĵo, por ke la ekipaĵo povu plu funkcii post paneo de parto.
redundeco eco de io redunda: iom foroferi simplecon kaj ŝparemon kaj enkonduki iom da redundeco FWe