PIV 2026 · Artikolo 7032

1kabo

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. Kabo
  2. Kabo Verd/a
  3. Bon/esper/a Kabo
  4. Kabo de Bon/a Esper/o
  5. Horn/a Kabo
  6. Kabo Horn/a
  7. Jork/a Kabo
  8. Nord/a Kabo
1 kabo GEOG pli-malpli altnivela pinto de terlando, kiu elstaras en la maro:preterveli kabon Sin. terkapo. ➞ Kablando, Kaburbo; terlango.
Kabo GEOG Bonespera Kabo.
Kabo Verda GEOG
1 duoninsulo en Senegalo, la plej okcidenta pinto de Afriko.
2 (evitinde) = Kaboverdo.
Cap Vert
Bonespera Kabo, Kabo de Bona Espero GEOG ŝtona montopinto ĉe la suda ekstremo de la duoninsulo sude de Kaburbo. Cape of Good HopeKaap die Goeie Hoop Sin. Kabo.
Horna Kabo, Kabo Horna GEOG la plej suda kabo de Sud-Ameriko; nomita laŭ la nederlanda urbo Horno. Cabo de Hornos
Jorka Kabo GEOG la plej norda kabo de la aŭstralia kontinento. Cape York
Norda Kabo GEOG kabo en norda Norvegujo. Nordkapp