PIV 2026 · Artikolo 6143

Holando

Litero H

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. holandan/o
  2. Nord-Holando
  3. Nov/a Holando
  4. Sud-Holando
Holando GEOG parto de Nederlando laŭlonge de la Norda Maro. Holland mi aŭdis en Holando kantadon ankoraŭ multe pli bonan Z
holandano loĝanto de Holando.
Nord-Holando provinco en Nederlando, formanta la nordan parton de Holando. Noord-Holland
Nova Holando HIST (eksa nomo) Aŭstralio. New Holland tio estis Nova Holando, la kvina parto de la mondo Z
Sud-Holando provinco en Nederlando, formanta la sudan parton de Holando. Zuid-Holland