PIV 2020 · 16076
tropism/o
tropism/o ⚥ Altiro (pozitiva tropismo) aŭ forpuŝo (negativa tropismo) de vivulo aŭ izola ĉelo pro influo de biologia faktoro, kemia substanco aŭ fizika fenomeno: tropismo manifestiĝas per orientita kresko (de la vegetaĵoj k fiksaj animaloj) aŭ moviĝo (de la moviĝemaj animaloj): elektrotropismo, gravitotropismo, kemitropismo, lumtropismo, suntropismo, varmotropismo aŭ termotropismo k.a.. Sin. taktismo.