PIV 2026 · Artikolo 11312

1★omaro

Litero O★ Fundamenta

1 ★ omaro ZOOL dekpieda krustaco, kies unua piedparo portas grandajn fortajn pinĉilojn, kaj kiu vivas en maro; ĝia karno estas manĝebla. genro Homarus ruĝa kiel kuirita omaro ➞ kancero, kankro, karcino, krabo, langusto, paguro, palinuro, pandalo.