PIV · 7275
kancer⁹o
kancer9o
1 ⚕ Malbonprognoza, solida tumoro, kiu povas renaskiĝi k disvastiĝi post fortranĉo aŭ alia ŝajne sukcesoplena kuraco (ekz. iksradiado, kemiterapio): epitelia, mama, prostata kancero; kancero de la fumantoj.
2 🍁 Plantmalsano, kaŭzata de fungo aŭ bakterio, k karakterizata de vundoj, kiuj, pro batalo inter la parazito k la parazitato, ofte iĝas pli-malpli tuberoformaj: fruktarba kancero.
3 ♉ G. (Cancer) de grandaj kraboj ĉe la marbordoj de U Eŭropo, ruĝbrunaj, kun nigraj pinĉilpintoj k bongusta karno. ☞ kankro, karcino.
kancera. Rilata al kancero: kancera tumoro.
kancerulo. Persono trafita de kancero.
kanceriga 🍁 ⚕ (pp substancoj aŭ lezoj) Tia, ke ĝi povas estigi kanceron.
kancerogena = kanceriga.
kancerologio. Studo de la kanceroj.
sangokancero. Leŭkemio.