← Reen al M

PIV 2020 · 10149

Mendel/o

Mendel/o. Moravia botanikisto (J. Mendel, 1822−1884): la leĝoj de Mendelo (pri la heredataj karakteroj).
mendelismo Teorio pri heredeco, laŭ kiu la heredaj karakteroj estas nedisigeblaj unuoj k kies reapero dum la sekvaj generacioj sekvas nombrajn leĝojn. genetiko.
mendela
Rilata al la leĝoj de Mendelo.
Sekvanta la leĝojn de Mendelo: mendela heredo (pere de la nukleaj genoj).