← Reen al J

PIV · 6856

★jasmen/o

jasmen/o 🍁 G. (Jasminum el oleacoj) de daŭra- aŭ fal-foliaj arbustoj kun tigoj staraj aŭ iom volviĝantaj, kun folioj simplaj aŭ plume kunmetaj, kun 5-sepalaj, 5-petalaj floroj blankaj, flavaj aŭ rozaj, plejofte odoraj, unuopaj, en cumoj aŭ en grapoloj, k kun karnaj fruktoj (beroj) nigraj; ĉ. 200 sp-oj el la mezvarmaj, subtropikaj k tropikaj regionoj, pluraj kultivataj por ornamo, parfumo aŭ medicino, ekz. la
grandflora jasmeno (J. officinale f. grandiflorum) k la
oficina jasmeno (J. officinale): jasmena floro Z, laŭbo Z.