PIV 2026 · Artikolo 11341

onikso

Litero O

onikso GEOL formo de agato kun regule alternaj hel- kaj malhel-koloraj zonoj, uzata en juvelarto. ➞ gemo 1, kalcedono 1.
jasponikso la plej pura kornokolora onikso, kun belaj verdaj strioj.
sard1onikso GEOL vario de kalcedono 1 laŭstrukture simila al onikso, sed kun ruĝete brunaj paralelaj strioj de sardo 1, alternantaj kun alikoloraj strioj de alia mineralo. ➞ agato, karneolo.