PIV 2020 · 11340
oni/o
oni/o Ⓚ Katjono, karakterizata de centra atomo ligita al najbara radiko aŭ atomo per pli ol ĝia normala valento: amonio (NH4+) estas onio.
fosfonio. La katjono PH4+: fosfonia jodido, PH4+ I−.
hidronio. La katjono H3O+, la plej simpla el la oksionioj.
oksionio. Kvarvalenta oksigeno, -O+≺, troviĝanta en kelkaj kombinaĵoj.
sulfonio. Katjono de kvarvalenta sulfuro -S+≺: S-adenozilmetionino estas natura sulfonio.