PIV 2020 · 11339
★oni
★oni. Pron., signifanta «iu ne menciita persono»; «kelkaj aŭ multaj personoj»; «la homoj ĝenerale»: ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas Z; oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj Z; pekon serĉi oni ne bezonas Z; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj, ke oni ne povis vivi kun ili Z; homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto Z; ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki; al la buŝo de «oni» neniu povas ordoni Z. Rim. Z. plurfoje uzis oni kun plurala predikativo: oni estas maljustaj koncerne ilin; oni estas konvinkitaj, ke ili pereis, ktp, sed estas pli kutime uzi la predikativon singulare: oni devas ĉiam esti preta Z.
onia. Rilata aŭ apartenanta al oni: la kulpinto metis ĉion sur onian dorson.