PIV 2026 · Artikolo 6751
istmo
istmo
1 GEOG mallarĝa terpeco inter du maroj, kuniganta du terpartojn: istmo de Panamo istmo de Suezo istmo de Korinto preskaŭ ĉiuj istmoj estas nun tratranĉitaj per kanalo Sin. terkolo.
2 ANAT pli mallarĝa kolo 3 inter du partoj de organo: tiroida istmo
istma rilata al istmo(j): la istmaj odoj de Pindaro por la ludoj sur la Istmo de Korinto