PIV · 6349
ident¹a
ident1a. Tiel sama, ke oni ne povas percepti ian diferencon: se nia amo estis perfekte identa, k se la amo estas la sama, kiel povas diferenci la amantoj? Z; se tia vorto kiel ekz. «redaktejo» estus tute identa kun la vorto «redakcio» Z; tio povas eble esti bazita sur tiu interna ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi Z; la du aŭtoroj prezentis identajn projektojn. ☞ egala, simila, unu.
idento ∆ La identa bildigo de aro (kiu bildigas ĉiun elementon al ĝi mem).
identaĵo
1 Io identa.
2 ∆ Egalaĵo, kiu validas por ĉiuj valoroj de la koncernaj variabloj.
identeco. Plena sameco: frapanta estas la identeco de vidmaniero inter ili.
2 Eco de persono, kiu estas vere ne alia, ol li/ŝi asertas esti, aŭ ol oni kredas, ke li/ŝi estas; memeco: starigi la identecon de akuzito; pruvi sian identecon.
identigi
1 Igi aŭ opinii ion identa kun alia: oni ne devas identigi registaron de iu ŝtato kun la popolo mem B; la aktoro devas identigi sin kun la persono, kiun li ludas; multaj personoj eble identigos la homaranismon kun E. Z; oni ne devas identigi la liberpenson kun ateismo Z; la identigado de lando kun gento Z.
2 Starigi, trovi la veran individuecon de iu aŭ io: identigi krimulon, kadavron; identigi pentraĵon (trovi ĝian aŭtoron); identigi nomon de loko (trovi la antikvan respondan nomon).
identiga. Tia, ke ĝi ebligas identigon: identiga plato (ĉe soldato), karto (ĉe civilulo).
identiĝi. Iĝi identa kun iu aŭ io: identiĝi kun sia modelo, rolo; lia vivo preskaŭ identiĝis kun tiu granda entrepreno.