PIV 2026 · Artikolo 11373

opiliono

Litero O

opiliono ZOOL artropodo kun pizoforma korpo kaj 8 tre longaj maldikaj kruroj. genro Opilio
opilionulo araneoido kun ĝenerale tre longaj kruroj; la korpo havas du partojn (la cefalotorakon kaj abdomenon) kun larĝa konektaĵo inter ili, do la tuta korpo havas ovalan strukturon; mankas silkaj glandoj, do ĝi ne kapablas konstrui reton. membro de la ordo Opiliones (opilionuloj) el la ordo Arachnida ➞ falangio.