PIV · 4878
★fulg/o
★fulg/o
1 Nigra densa substanco, devenanta de nekomplete forbrulinta karbono: kamentubo plena de fulgo. ➞ fulgopordeto.
2 Restaĵo el la forbrulintaj gasoj, kiu lasiĝas en la cilindroj de eksplodmotoro.
fulgi (ntr) Produkti fulgon: la petrollampo fulgas; fulganta flamo.
fulgero. Ero de fulgo, kiu, en multfabrikaj urboj, defalas de la fumnuboj.
fulgokolora. Nigra kiel fulgo.
senfulgigi
1 Forskrapi la fulgon de kamentubo.
2 Forigi la fulgon de motorcilindro.