PIV 2026 · Artikolo 16088

trumo

Litero T

trumo ARKI
1 parto de muro inter du fenestroj aŭ aperturoj. Sin. interfenestro.
2 alta mallarĝa panelo, ornamita per pentraĵo aŭ spegulo, okupanta trumon.
3 centra kolono aŭ pilastro ordinare ornamita per skulptaĵoj, kiu dividas la malfermaĵon de pordego.