PIV 2026 · Artikolo 16635

vinjeto

Litero V

vinjeto
1 malgranda ornama desegnaĵo metita ĉe la komenco aŭ fino de libro, ĉapitro aŭ alia verko: spegulo, sur kies tableto staris la kalendaro kun la «Ronda Turo» kiel titola vinjeto Z
2 piktogramo uzata en verko, ekz. en iuj vortaroj por klasi sencojn laŭ fakoj: mi konservis la vinjeton ש nur por kelkaj terminoj evidente uzataj ekskluzive en poezieca kunteksto MDG ➞ simbolo.
3 en la mezepokaj manuskriptoj komenca litero, ornamita ofte per vinberaj ĉiroj.