PIV 2026 · Artikolo 16636
vinko
vinko BOTA plurjara laktosukhava herbo aŭ duonligneca planto, kun vintrodaŭraj kontraŭe duopaj folioj, bluaj aŭ blankaj funelformaj floroj, kaj kapsulecaj fruktoj; el Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta kaj meza Azio; kelkaj specoj estas orname kultivataj. genro Vinca ➞ apocinaco.
eta vinko speco de vinko medicine uzata i.a. pro enhavo de vinkamino. specio Vinca minor
madagaskara vinko speco de kataranto naturigita en tropiklandoj, tre kultivata por ornamo kaj ekstrakto de kontraŭkanceraj alkaloidoj. specio Catharanthus roseus Sin. roza kataranto.