PIV · 993
apocin/o
apocin/o 🍁 G. (Apocynum el apocinacoj) de plurjaraj herboj; ĉ. 12 sp-oj el mezvarma Ameriko k de S Rusio ĝis Ĉinio, i.a. la
kanaba apocino (A. cannabinum), el N Ameriko, kun malgrandaj blankaj aŭ rozaj floroj en apeksa grapolo k kun rampa rizomo medicine uzata.
apocinacoj. Fam. (Apocynaceae) de dukotiledonaj, precipe tropikaj plantoj – plejparte lianoj, ankaŭ arboj, arbustoj k herboj – laktosukohavaj, kun hipoginaj aŭ duonepiginaj floroj karakterizataj de 5 sepaloj, 5 petaloj formantaj tubon, 5 stamenoj k 2 karpeloj, k kies fruktoj estas dufolikloj kun egretohavaj semoj po multaj; ĉ. 1900 sp-oj el ĉ. 165 g-oj, i.a. apocino, kataranto, nerio, strofanto, vinko.