PIV 2026 · Artikolo 992

apneo

Litero A

apneo BIOL MEDI iom longa ĉeso de spirado, vola aŭ senvola.
dormapneo ripeta ĉesado de spirado dum dormo kun malaltiĝo de la nivelo de oksigeno en la sango, foje pro cerba misfunkcio, sed plej ofte pro kolapso de la faringaj muskoloj dum spirado: personoj kun obstrukca dormapneo uzas specialan aparaton dumnokte por ebligi normalan spiradon