PIV 2026 · Artikolo 7096
kajmano
kajmano ZOOL reptilio, simila al aligatoro, sen osta septo inter la naztruoj; kun ventra kiraso konsistanta el supermetitaj ostaj ŝildetoj formitaj el du partoj kunigitaj per rigida ligo; kun pli longaj kaj akraj dentoj ol tiuj de aligatoroj; vivanta en centra kaj suda Ameriko. membro de la subfamilio Caimaninae (kajmanoj) el la familio Alligatoridae ➞ aligatoro, gavialo, krokodilo; Kajmana Insularo.
nigra kajmano la plej granda ekzistanta kajmano, ĝis 6,5 m longa; kun verde nigra korpo; kun grandaj makzeloj, kun grizaj ĝis brunaj strioj sur la malsupra makzelo; kun longa vosto, kaj mallongaj kruroj; kun dika, skvama haŭto; iliaj nazo kaj okuloj situas ĉe la supro de la kapo, kiu ebligas spiri kaj vidi dum la resto de la korpo restas sub akvo; endemia al Sudameriko. specio Melanosuchus niger