PIV 2026 · Artikolo 509

aligatoro

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. aligatori
  2. aligatored/o
  3. ĉin/a aligatoro
  4. misisip/a aligatoro
aligatoro ZOOL reptilio parenca al krokodilo, ĝenerale griza aŭ nigra, kun muzelo pli larĝa kaj malpli longa; demetas ovojn. genro Alligator kuŝas senmovaj aligatoroj kun pecoj da viando en buŝoj VVa ➞ gavialo, kajmano.
aligatori ntr ESPO (familiare) en medio esperantista paroli en alia nacia lingvo ol sia propra kun iu, kiu havas tiun lingvon kiel denaskan. ➞ krokodili.
aligatoredoreptilio en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas aligatoro. membro de la familio Alligatoridae (aligatoredoj)
ĉina aligatoro malgranda aligatoro, malhele griza aŭ nigra, manĝanta ĉefe fiŝojn kaj senvertebrulojn; troviĝanta en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero. specio Alligator sinensis
misisipa aligatoro granda aligatoro, trovata en tropikaj kaj subtropikaj marĉoj en sudorienta usono; oliveca, bruna, griza aŭ nigra, kun tre larĝa muzelo; manĝanta fiŝojn kaj aliajn malgrandajn bestojn. specio Alligator mississippiensis