PIV 2020 · 8540
korupt³i
korupt3i (tr)
1 Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aŭ promesoj: korupti juĝiston B. ☞ koluzio, subaĉeti. ➞ ŝmiri.
2 Morale difekti, malvirtigi: simpluloj ne koruptitaj de la urbaj rafinaĵoj; tiuj afektoj nur koruptas vian stilon; korupti ies morojn.
korupto, koruptado. Ago de tiu, kiu koruptas k ties rezulto: troviĝas grajno da korupto en tiaj plezuroj; la korupto de naciaj moroj, kiu antaŭiris la pereon de Polujo G; la homaj karakteroj havas plej ofte signojn de disfalo k korupto.
koruptebla, nekoruptebla. Tia, ke oni (ne) povas lin/ŝin korupti: nekoruptebla oficisto.
koruptilo. Io, uzata por korupti: la spiritaj k korpaj koruptiloj de nia epoko.