PIV 2020 · 6477
★-in/
① ★-in/.
I - Suf. montranta:
A estaĵon, apartenantan al la sekso organizita por gravediĝi k naski, k almetebla:
1 al bestonomoj: bovino Z, kokino Z, katino, hundino, azenino, kamelino; virŝafoj k ŝafinoj ktp.
2 al homaj parenconomoj: patro k patrino Z; filino Z, fratino Z, kuzino, onklino Z, avino Z; infanoj k infaninoj Z.
3 al nomoj esprimantaj kvaliton, funkcion ks: amatino, belulino, karulino, virino; reĝino, princino, kuracistino Z; posedantino Z; instruistino Z. Rim. 1 Kiam la rad. mem signas virinan individuon, oni ne uzas la suf-on (amazono, subreto, matrono, Madono, muzo ks) malgraŭ kelkaj kontraŭaj ekz-oj de Z. Rim. 2 Oni renkontas en poezio formojn resumajn, en kiuj in ligiĝas senpere al ec-morfemo (belino, virgino G), sed tio estas tolerebla nur, se tiuj morfemoj estas tradicie ligitaj kun la ideo de persono.
4 al propraj nomoj, por devenigi virinan nomon el vira: Paŭlino Z; Johanino Z; Ludovikino ktp. Rim. 3 Nomoj de virinoj aperas ankaŭ sub nacilingva formo: Marta Z, Helmi. ☞ nj.
B Ⓣ pecon, en kiun oni enmetas alian pecon: ŝraŭbino. ☞ ‑ing/, ĵako.
II - Morfemo, uzata memstare kun la senco 1.
ino. Estaĵo de idnaska sekso (fm, eventuale pj, kiam pri homo): virbestoj k iliaj inoj Z; la plej danĝera homo – malbona in’ en domo Z. ☞ femalo, masklo.
ina
1 👥 Havanta la sekson de ino: inaj organoj; inaj floroj.