PIV 2026 · Artikolo 12939
pruso
pruso HIST
1 ano de la ĉefgento de Prusujo: li aliĝis al la venka flugo de la Prusoj Z
2 ano de Prusujo.
prusa rilata al prusoj, la balta lingvo, kiun ili parolis dum la Mezepoko, aŭ Prusujo: prusaj oficiroj prusa disciplino prusa aroganteco ➞ bluo.
prusigi trudi al gento la prusajn metodojn de administracio, germanan lingvon ktp.
Prusujo, Prusio GEOG HIST germana reĝlando, sude de la Balta Maro, kiu iom post iom aneksis grandan parton de Germanujo ĝis Rejno. Preußen via regnestro estas reĝo de Prusujo kaj imperiestro de Germanujo Z Okcidenta Prusujo Orienta Prusujo Prusujo estis simbole malfondita en 1947