PIV 2026 · Artikolo 13662
rumano
rumano ano de Rumanujo.
rumana rilata al rumanoj, ilia lingvo aŭ Rumanujo: fine de 2000 la rumana parlamento elektis kiel ĉefministron Adrian Nastase EGv aperis dise multaj tradukoj el la rumana lingvo TCa
Rumanujo, Rumanio GEOG sudorient-eŭropa lando ĉe la Nigra Maro. ĉefurbo: Bukareŝto