PIV 2026 · Artikolo 6256

hungaro

Litero H

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. hungara
  2. Hungaruj/o
  3. Hungari/o
hungaro
1 ano de la ĉefa gento de Hungarujo, loĝanta ankaŭ en najbaraj landoj (Rumanujo, Slovakujo, Serbujo, Ukrainujo k.a.)
2 ano de Hungarujo.
hungara rilata al hungaroj, ilia lingvo aŭ Hungarujo: tradukis el la hungara lingvo István Takács OE la plej granda hungara romanisto estas sendube la maŝininĝeniero Sándor Szathmári TCa
Hungarujo, Hungario GEOG lando en meza Eŭropo, ĉiuflanke de Danubo. ĉefurbo: Budapeŝto