PIV · 12617
★posed/i
★posed/i (tr)
1 Havi rajton aŭ eblon ekskluzive uzadi ion: al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas Z; krom la vestoj sur la korpo ili posedis nenion Z; posedi bienon, plurajn domojn en la urbo; kvankam ili posedis tre malmulte […] Z; la kastelo estis pli frue posedata de alia familio; bono posedata ne estas ŝatata Z; donu al mi posedotan lokon por tombo X; (abs) ju pli oni posedas, des pli oni avidas Z; (f) lia koro forte jam decidis posedi vin Z (kiel edzinon). ☞ proprieti.
2 Havi je sia dispono ion abstraktan: mi estas maljuna k posedas sciojn Z; ĉiu propran saĝon posedas Z, mi posedas ankaŭ tre malbone la anglan lingvon Z; posedi ies sekreton; homan prudenton mi ne posedas X; posedi ĉarmon, ioman sperton pri io; mi opinias, ke estas plej necese, ke ni posedu bonan tradukon de la tuta Biblio Z; Ligo, ne posedante eĉ la dekan (dekonan) parton de forto necesa, alportus nur […] Z; posedi fortan internan organizon.
3 = havi: ĉiu medalo du flankojn posedas Z; la knabineto posedis la eksteraĵon de sia patrino Z; posedi famon de kuraĝulo B.
posedo
1 Stato de tiu, kiu posedas: la tuta lando transiris en posedon de l’ venkinto Z; longa posedo kreas proprieton.
2 Tio, kion oni posedas: kare akirita posedo B; kun sia tuta posedo k heredo Z; malpli da posedo, malpli da tedo Z.
poseda. Rilata al posedo: poseda dokumento (pruvanta posedon); Λ poseda adjektivo (posesivo).
posedaĵo. Proprietaĵo: k la kampo k la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Ĥet X; mia patro faris el sia posedaĵo familian rondeton Z; li enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon Z.
posedanto. Persono, kiu posedas: la posedanto de domo, de bieno; posedantino de magazeno Z; (f) saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto X.
posedigi. Fari, ke iu posedu ion: ĉion ĉi tion mi posedigos al la restintoj de ĉi tiu popolo X.
posedrajto = proprieto.
ekposedi. Iĝi posedanto de:
1 ili ekposedis la urbon de Palmoj Z;
2 tiu ĉi penso ekposedis min tute Z; la frenezo ekposedis lian animon B.
kunposedanto. Tiu, kiu dividas kun alia la posedon de io.
senposedigi. Senigi iun je lia posedaĵo.